2demokrat/o

demokrato  

POL
Politikisto aŭ ajna persono, favora al la ideoj de demokratio: demokrate Zamenhof aŭskultis ĉiujn, kaj raportis en gazeto „La Esperantisto“ kun fidela zorgo VivZam ; kiel demokrato mi plu abonos Monaton, ankaŭ se aperus eĉ pluraj kontribuaĵoj kontraŭ miaj opinioj [1]; plejparte germanoj estas demokratoj honestaj, ĉu konservativaj, ĉu progresemaj [2]; okulfrapaj estis la detruaj perdoj de la britaj, polaj, ĉeĥaj kaj germanaj socialdemokratoj, sed ankaŭ de la francaj kaj italaj centra-dekstraj partioj [3]; la usona sistemo estas la plej bona ekzemplo en alternado de povo, en regoludo, inter la tielnomataj demokratoj kaj respublikanoj [4]; en Japanio, cetere, la multjare regantaj liberaldemokratoj perdis kaj suferas splitiĝon [5]; kristandemokratoj (CDU), kiujn elektintoj unu jaron antaŭe sidigis sur opoziciaj seĝoj, havis tiom da simpatiantoj, ke la partio de la patriarko Helmut Kohl senprobleme povus reveni al regado, se okazus elektoj [6].
angle:
democrat
beloruse:
дэмакрат
ĉeĥe:
demokrat
france:
démocrate
germane:
Demokrat
hebree:
דֵמוֹקרָט
hispane:
demócrata
hungare:
demokrata
pole:
demokrata
portugale:
democrata
ruse:
демократ
slovake:
demokrat
svede:
demokrat

administraj notoj