demonstr/i
demonstri ↝
(tr)
- 1. ↝
- Detale kaj klare elmontri, prezenti ion (aparaton, programon, kinofilmon): demonstri la funkciadon de motoro, de lavmaŝino PIV2 ; ni devis prepari nin por ekspozicio de niaj laboraĵoj, en kiu ni ilin demonstros kaj vendos [1]; kiam la rusoj invadis Pragon, la rezistantaj ĉeĥoj demonstris sian humursenton ŝercante pri Winnetou, konsiderata kiel la lasta bona ruĝa kamarado [2]; la eminenta scienculo firme demonstras, ke en la egipta kronologio troas 600 jaroj, pro fuŝaĵo de iu egipta pastro-kronikisto [3]; la faktoj demonstras, ke la mondon regas la grandaj potencoj, kiuj […] eĉ ne adekvate informas pri sia agado [4]; li ankaŭ mirinde demonstris tutan ludon unuope [5].
- 2. ↝
PV Matematike pruvi: demonstru, ke la produto de du diagonalaj matricoj ne dependas de la ordo de ties faktoroj; (evitinde) la eŭklida postulato ne estas demonstrebla.
Rim.: La senco demonstri2 ŝajnas jam eksmoda kaj malnecesa (precipe ĉar ĝi malbone akordas kun la pli viva senco demonstri1); ankaŭ en matematiko tute sufiĉas pruvi3. [Sergio Pokrovskij]
1.
Berta Lenard: Ne eblasMonato
2. Monato, La Fino de la Mondo Komencigxas en Sarajevo
3. Monato, Kaj la Suno Haltis...
4. Monato, Sud-ameriko
5. V. Hordijenko: Ludoj ĉe Skota Studrondo 2003, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
2. Monato, La Fino de la Mondo Komencigxas en Sarajevo
3. Monato, Kaj la Suno Haltis...
4. Monato, Sud-ameriko
5. V. Hordijenko: Ludoj ĉe Skota Studrondo 2003, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
- angle:
- ~ebla: provable 2. show, prove
- beloruse:
- паказваць, дэманстраваць, даказваць, даводзіць
- ĉeĥe:
- demonstrovat - vysvětlit a dokázat
- france:
- démontrer, établir (démontrer) ~ebla: démontrable, prouvable
- germane:
- 1. darlegen, nachweisen, aufzeigen ~ebla: beweisbar 2. beweisen
- hebree:
- להציג
- hispane:
- demostrar
- hungare:
- igazol, bizonyít, bebizonyít ~ebla: bizonyítható
- katalune:
- demostrar 1. exposar, presentar
- pole:
- 1. demonstrować ~ebla: możliwy do udowodnienia 2. dowodzić
- portugale:
- demonstrar
- ruse:
- 1. демонстрировать ~ebla: доказуемый 2. доказать, показать
- slovake:
- znázorniť
demonstro ↝
- 1.
- Elmeto kaj klarigo per specimenoj aŭ provoj, la ago demonstri1: la romano povas esti […] bona demonstro al la publiko de la viveco de nia lingvo [6]; demonstrado estas esenca parto de la vendarto PIV2 .
- 2. ↝
PIV2 Matematika pruvo: eraro englitis en vian demonstron.

6.
Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo
- angle:
- 2. proof
- beloruse:
- паказ, дэманстрацыя, доказ, довад
- bulgare:
- демонстрация 1. демонстрация 2. демонстрация
- ĉeĥe:
- názorný výklad
- france:
- démonstration (preuve), preuve (démonstration)
- germane:
- 1. Nachweis, Beispiel (Beweis) 2. Beweis
- hebree:
- הצגה
- hispane:
- demostración
- hungare:
- bizonyítás
- katalune:
- demostració
- pole:
- 1. demonstracja (pokaz), pokaz 2. dowód, dowodzenie
- ruse:
- 1. демонстрация, показ 2. доказательство
- slovake:
- názorný výklad