dental/o

dentalo  

FON Parolsono, prononcata per la malfermo aŭ la malvastigo de la buŝkanalo per alproksimigo de la langa pinto al la supraj dentoj (pura dentalo) aŭ al la supraj dentalveoloj (alveola dentalo, kiun oni ankaŭ nomas alveolaro); la dentaloj en Esperanto estas t, d, s, z, c, dz, (ĉ, ĝ,) l, r, n: la francajn, italajn, kaj hispanajn /t/ kaj /d/ oni ofte nomas dentaloj pro simpleco, tamen, en la franca tiuj sonoj fakte estas alveolaraj, aŭ eble dento-alveolaraj, la diferenco inter tiuj sonoj en la franca kaj la angla ne tiom estas tio kie la lango tuŝas la plafonon de la buŝo, sed anstataŭe […] kiu parto de la lango faras la kontakton, en la angla tiu estas la pintode la lango [1]. VD:labialo, palatalo, velaro, glotalo
Rim.: La amplekso de la difino povas varii laŭ la koncerna gepatra lingvo, speciale por ĉ kaj ĝ, kiuj povus tiel ankaŭ esti konsiderataj kiel gingivaloj aŭ antaŭpalataloj. De terminologia vidpunkto indas rimarki, ke la pli skemisma termino „denta konsonanto“ estas ankaŭ tre bona.
beloruse:
зубны зычны
bulgare:
зъбна съгласна
ĉeĥe:
dentála, dentální (zubná) souhláska
france:
dentale (consonne)
germane:
Dental, Zahnlaut
hebree:
עיצור המבוטא בשיניים
hispane:
dental
hungare:
foghang, dentális
perse:
همخوان دندانی، صامت دندانی
pole:
spółgłoska zębowa
portugale:
dental, consoante dental
rumane:
consoană dentală
ruse:
зубной согласный
slovake:
zubná spoluhláska

administraj notoj

pri ~o :
      La nuna redakto uzas nedefinitajn vortojn aŭ nociojn:
      dentalveoloj, alveolaro. Notu, ke jam ekzistas "dentingo" (ark.)
      kun la senco "denta alveolo". [MB]
    
~o: Mankas dua fontindiko.