desper/a PGl

despera  

1.  
Senespera: Egeono tamen trovos solvon al sia despera situacio [1]; despera kanto [2]; eble la plej despera kaj eleganta esperanta poezio, de poeto, proklaminta epikuran ĝojon kaj fininta la vivon stoike, laŭ la propra decido [3]; leviĝis kriado kaj insultado, despera ĝemado, sed ĉio ĉi helpis neniel [4].
2.  
Perdinta ĉian esperon kaj tial senbrida, ekscitegiĝinta, preta fari ĉion ajn spite al la danĝeroj kaj konsekvencoj: Levio iĝis despera kaj furioza [5]; la romano „Desperaj rimedoj“.
angle:
2. desperate
ĉeĥe:
zoufalý
france:
désespéré
germane:
1. hoffnungslost, ausweglos, niedergeschlagen, desperat 2. haltlos
hebree:
נוֹאָשׁ
pole:
2. desperacky
ruse:
2. отчаянный
slovake:
beznádejný, dešperátny, zúfalý

desperulo

Persono, kiu pro despero pretas uzi ajnan ekstreman kaj senskrupulan rimedon por elturniĝi aŭ atingi sian celon: oni ne devas esti partiano de banditoj kaj de idiotoj aŭ de fanatikaj desperuloj bomboĵetantaj por povi batali por la homaro [6].
6. Hans-Georg Kaiser: Letero pri Heine.
angle:
desperado
ĉeĥe:
desperát
france:
desperado, hors-la-loi
germane:
Haltloser
ruse:
отчаянный человек, головорез, сорвиголова
slovake:
desperát

administraj notoj