*deviz/o UV
*devizo
                              Sentenco montranta
                              principon de konduto adoptitan kiel distingilon de privata persono, firmao,
                              korporacio, ofte skribitan sur insigno aŭ blazono:
                              
                                 mia devizo ĉiam estis: „la homo mem devas ĉion al si ellabori“
                                 
                                    FK
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 nun al mia deviz’! „Adiaŭ kaj memoru min!“
                                 
                                    Hamlet
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 ilia amata devizo estis: ĉio sur sian ĝustan lokon!
                                 [1];
                                 
                              
                                 oni devas manĝi sian panon en ŝvito de sia vizaĝo, tia estis ŝia devizo
                                 [2];
                                 
                              
                                 fremdlingve sonis la Dana devizo: per leĝo oni devas konstrui landon
                                 [3];
                                 
                              
                                 la devizo de la ideaj Esperantistoj […] estas: ni deziras krei
                                 neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate
                                 interkomunikiĝadi […]
                                 [4];
                                 
                              
                                 kompato estu de nun nia devizo
                                 [5];
                                 
                              
                                 „laboristoj ĉiulandaj unuiĝu!“ baldaŭ poste jam fariĝis devizo de l' amasoj
                                 
                                    VivZam
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 la granda duko de Nerbia […] havas sur la
                                 ŝildo, kiel emblemon, asparagon kun la jena devizo: „Mia sorto
                                 rampas“
                                 [6];
                                 
                              
                                 la burĝaro estas tute certa, ke venkos tiuj brilantaj sur la centraj stratoj
                                 devizoj de iliaj partioj (vd slogano)
                                 
                                    Metrop
                                    
                                    .
                                 
                              
epifonemo,
                           epigrafo,
                           pasvorto,
                           proklamo
                        
Rim.:
                           Oni ankaŭ nomas nekontantan bonhavon de fremda valuto devizo(j).
                           
                     1.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Du fratoj
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
6. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, unua parto, ĉapitro 18a, p. 127a
                  2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Du fratoj
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
6. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, unua parto, ĉapitro 18a, p. 127a
- angle:
 - *device, chant, slogan, rallying cry, motto
 - beloruse:
 - дэвіз, лёзунг
 - bulgare:
 - девиз
 - ĉine:
 - 口号 [kǒuháo], 座右銘 [zuòyòumíng], 銘言 [míngyán], 外匯支出 [wàihuìzhīchū]
 - france:
 - *devise (formule concise), mot d'ordre
 - germane:
 - *Devise, Wahlspruch, Sinnspruch, Motto, Losung
 - hispane:
 - divisa, lema
 - hungare:
 - jelige, jelmondat, címerfelirat, szlogen
 - itale:
 - divisa (motto), impresa (motto), massima, motto
 - japane:
 - 標語 [ひょうご], モットー, 座右の銘 [ざゆうのめい], 題銘 [だいめい], 外国為替 [がいこくかわせ]
 - nederlande:
 - devies
 - pole:
 - *dewiza, motto, zawołanie
 - portugale:
 - divisa, lema
 - ruse:
 - *девиз, лозунг
 - ukraine:
 - девіз, гасло