diktamn/o PVEF

diktamno

BOT
Genro el familio rutacoj kun nur unu konata specio (Dictamnus albus), venena planto kies floroj eligas i.a. facile flamigeblan izopropenon: kiel kaŭzon de tiuj eksplodoj oni konstatis eteran oleon en la floroj de l’ diktamno kiu, sub la influo de la varmo, povas elradii bruleblan gason [1].
diktamno (Dictamnus albus)
CC BY-SA 3.0  [2]
1. Plantoj eksplodantaj, Heroldo de Esperanto, n-ro 17 (565), 1930-04-25, p. 3
2. Jean-Pol Grandmont, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:0_Dictamnus_albus_-_Fraxinelle_(1).JPG
angle:
Dictamnus
beloruse:
ясянец, дзікі бадзян
france:
Fraxinelle
germane:
Diptam, Aschwurz, Spechtwurz, Brennender Busch
latinece:
Dictamnus albus

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.