diktatur/o Z PV

diktaturo  

POL Diktatoreco2, diktatore organizita reĝimo1: ili travivis ne malpli ol kvin diversajn politikajn sistemojn sole dum unu generacio, kun diktaturoj dekstregaj kaj maldekstregaj [1]; oni kompilis [...] liston, publikigitan lastminute pro opoziciaj protestoj kaj montrantan [...] eĉ mortintojn aŭ tiujn, kiuj fuĝis eksterlanden dum diktaturo komunista [2]; la forumo [...] sukcesis anstataŭigi diktaturon per demokratio [3].
1. S. Maul: Germanio-Auschwitz/Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995:3, p. 5a
2. Monato, Listo de ruzo kaj manipulado
3. Monato, Christian Fabossou: Afriko: Ŝanĝoj ― ankoraŭ ne sufiĉaj
angle:
dictatorship
beloruse:
дыктатура
ĉeĥe:
diktatura
france:
dictature
germane:
Diktatur, Gewaltherrschaft
hebree:
רוֹדָנוּת
hungare:
diktatúra, önkényuralom
pole:
dyktatura
portugale:
ditadura
ruse:
диктатура
slovake:
diktatúra

diktatura

Aplikanta, subtenanta diktaturon: povus esti, ke ili denove subtenus reĝimon maldemokratan, malhomecan, diktaturan [4]; la landon gvidis demokratie elektitaj koaliciaj partioj inter 1919 kaj 1933, poste komenciĝis diktatura regado [5].
4. J. Ipfelkofer: Maksimo ankoraŭ lernenda, Monato, 2001:3, p. 7a
5. Vikipedio, Estonio
angle:
dictatorial
beloruse:
дыктатарскі
france:
dictatorial
germane:
diktatorisch
hungare:
diktatórikus, önkényuralmi
pole:
dyktatorski
ruse:
диктаторский

administraj notoj

pri diktatur/o :
  Ŝajnas al mi, ke ~o estas nun pli kutima ol "diktatoreco". Eble
  necesus interŝanĝi ambaŭ. Cetere necesus aparta
  klarigo por "diktaturo de la proletaro". [MB]