dioksin/o PIV2

dioksino

KEM
1.
C4H4O2, Organika oksigenhava heterocikla molekulo, konsiderebla kiel cikle fermita duobla etero de etendiolo (HO–CH=CH–OH).
2.
Klaso de halogenhavaj triciklaj ĥemiaj kombinaĵoj, enhavantaj tian molekulon, kaj el kiuj pluraj estas danĝeraj por la naturo kaj homoj: pro la dioksina skandalo en majo 1999 la belga terkultura industrio forte suferis [1]; dioksin-komisiono […] esploras la fifaman krizon pri belgaj ovoj, kokinviandaĵoj, ktp [2].
1. Guido van Damme: Reen al la edena paradizo, Monato, 2001/02, p. 20
2. Guido van Damme: Belgio: Malvuali nigran fantomon, Monato, 2000/04, p. 8
angle:
dioxin
beloruse:
дыяксын
ĉine:
戴奥辛 [dàiàoxīn]
france:
dioxine
germane:
Dioxin
nederlande:
dioxine

administraj notoj