*diskont/i PV

*diskonti

(tr)
EKON Pagi al iu por bilo aŭ kambio antaŭ la pagtempo, deprenante procentaĵon pro la antaŭtempa pago: kredeble Telegrafov bezonas lin, por diskonti siajn kambiojn [1]. VD:rabati
1. A. A. Saĥarov: Superforta ambicio, 1913
angle:
discount
beloruse:
дыскантаваць (вэксаль)
ĉeĥe:
diskontovat, srážet z účtu
france:
escompter (fin.)
germane:
diskontieren
hungare:
leszámítol, diszkontál
nederlande:
disconteren
pole:
dyskontować
portugale:
descontar (um título)
ruse:
дисконтировать, учитывать вексель
slovake:
diskontovať
ukraine:
враховувати вексель, дисконтувати

diskonto

1.
EKON Ago de tiu, kiu diskontas bilon: diskontobanko.
2.
EKON Procentaĵo deprenita pro la antaŭtempa pago: por la pago volu prezentigi kambion al mia kaso, post tridek tagoj, kun 2% da diskonto, konforme je viaj kondiĉoj [2]; kiam la kapitaloj abundas, la bankoj malaltigas la diskontan elcenton. VD:depago, rabato
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
beloruse:
дысконт
ĉeĥe:
diskont, srážka z účtu
france:
escompte
germane:
1. Diskontierung, Abziehen vor Fälligkeit 2. Diskont, Abzug vor Fälligkeit
hebree:
הנחה
hungare:
1. leszámítolás 2. diszkontláb
nederlande:
1. disconto 2. discontovoet
pole:
dyskont
ruse:
1. дисконт, учёт векселя 2. дисконт, учётный процент
slovake:
zrážka z účtu
tibete:
གོང་བཅག་པ་
ukraine:
дисконт векселя, дисконт, дисконтування

administraj notoj