drakon/a Z PV

drakona

(pp puno) Severega: urba vidindaĵo estas la turo de drakona juĝisto Lynch, kiu laŭ legendo en la 15a jarcento kondamnis kaj pendumis sian propran filon je la fenestro de turo [1]; la ordenoj devis esti severe kritikataj pro metodoj iom drakonaj – kaj kelkfoje kruelaj – aplikataj en multe da lernejoj [2].
Rim.: Drakono kodigis je la jaro 621 a.K. ĉiujn punojn konatajn en la tiama Ateno kaj enkondukis distingon inter intenca kaj senintenca mortigo.
angle:
 draconian
beloruse:
 драконаўскі
ĉeĥe:
 drakonický, drakónský
france:
 draconien
germane:
 drakonisch, hart, streng
hispane:
 draconiano
katalune:
 draconià
pole:
 drakoński
portugale:
 draconiano
ruse:
 драконовский (строгий, жестокий)
slovake:
 drakonický, krutý
ukraine:
 драконівський (дуже строгий)

administraj notoj