ekinokok/o PIV1 , eĥinokok/o PIV2

ekinokoko, eĥinokoko

ZOO Platvermo kiu parazitas precipe vulpojn, hundojn kaj similajn, kaŭzante kistojn en hepato, pulmoj aŭ aliaj organoj; genro el familio teniedoj Echinococcus: sana hundo estas unu el la vivkondiĉoj de la homoj, kaj […] tial estas plena skandalo, kiom senatentaj iuj homoj estas pri ekinokokoj [1]; eĥinokokaj vezikoj ĉe la homo povas atingi diametron ĝis grando de 40 centimetroj [2].
1. H. Laxness: Sendependaj homoj, 2007
2. R. Sachs: Medicina Parazitologio, Scienca Revuo, 2001, printempo
beloruse:
эхінакок
france:
échinocoque
germane:
Fuchsbandwurm, Hundebandwurm
latinece:
Echinococcus
ukraine:
ехінокок

administraj notoj