ekstradici/i SPV

ekstradicii

(tr)
JUR Transdoni homon al la juraj instancoj de alia ŝtato, kiu konsideras lin fuĝinta kriminto: li ne kritikos la policon, se tiu kaptos senrajtajn enmigrintojn kaj ilin ekstradicios [1]; evidentiĝas, ke la usona ŝtata buroo pri enketado aranĝis, ke Nov-Zelando arestu lin, por ke li estu ekstradiciita al Usono [2]; Usono volas arestigi Snowden kaj lin ekstradiciigi [3]. VD:ekzili, proskribi
1. Monato, Betty Chatterjee: Senrajtulaj sanrajtoj, 2011
2. Monato, D. E. Rogers: Spionado, sekureco kaj la sendependa ŝtato, 2013
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Rivelinto regalita, 2014
beloruse:
выдаць (злачынца іншай дзяржаве)
ĉeĥe:
vydat (zločince) do ciziny
france:
extrader
germane:
ausliefern, überstellen
hispane:
extraditar
hungare:
kiad (bűnözőt)
japane:
引き渡す [ひきわたす]
pole:
dokonywać ekstradycji, wydalać kogoś w ramach ekstradycji
ruse:
выдать (преступника другому государству), подвергнуть экстрадиции
slovake:
vydať utečenca druhému štátu
ukraine:
видавати (злочинця)

ekstradicio

Transdono de homo al lin pro krimo postulanta ŝtato: kelkaj landoj rifuzas la ekstradicion en ĉiaj okazoj; ili ofte ne kontaktas kuracistojn, timante ekstradicion [4]; la kroata parlamento akceptis laŭ insisto de la registaro leĝon pri ekstradicio de krimuloj [5].
4. Monato, Betty Chatterjee: Senrajtulaj sanrajtoj, 2011
5. Monato, Zlatko Tišljar: Nova leĝo ... sed malleĝeraj demandoj, 2013
beloruse:
экстрадыцыя
ĉeĥe:
extradice
france:
extradition
germane:
Auslieferung
hebree:
הַסגָרָה
hispane:
extradición
hungare:
kiadatás
japane:
逃亡犯罪人引渡し [とうぼうはんざいにんひきわたし]
pole:
ekstradycja
ruse:
экстрадиция, выдача
slovake:
extradícia
ukraine:
екстрадиція, видача

administraj notoj