ekstravertit/o PIV1

ekstravertito  

PSI Ekstravertulo: ŝia teorio baziĝas sur la persona tipologio de la svisa psikiatro Carl Gustav Jung, kiu asociiĝas i.a. kun la du terminoj ekstravertito kaj introvertito [1].
1. D. Lytov: Novaj ideoj jungitaj al malnovaj teorioj, Monato, 2003:12, p. 14a
angle:
extrovert, extravert
ĉeĥe:
extrovert, extrovertovaný jedinec
katalune:
extravertit (subst.)
slovake:
extrovert

ekstravertita  

PSI Ekstraverta: mi ne havas la profilon de estro, certa pri si mem, ekstravertita, komunikema [2]; ŝi estas ekstravertita, forta, ambicia kaj malkaŝa [3]; la mistera kaj silenta Naoko kaj la amuzo-amanta kaj ekstravertita Midori [4].
angle:
extroverted, extraverted
ĉeĥe:
extravertní, extrovertní
katalune:
extravertit (adj.)
slovake:
extrovertný

administraj notoj