Elize/o JED

Elizeo

MIT Fabela lando, kie laŭ la antikvaj kredoj, la herooj, la virtuloj loĝis post la morto en eterna printempo: ho vi, tagoj de la paco! vi, kastelo de mia patro, vi verdaj revigaj valoj! ho, vi ĉiuj Elizeaj scenoj de mia infaneco! ĉu vi neniam revenos [1]? kia balzama dolĉeco […], Elizeo! poezia mondo! Haltu, Moor, via piedo paŝas en sankta templo [2]; laŭ la greko-romia mitologio, Elizeo aŭ Elizeaj kampoj estis la loĝejo de la animoj preskaŭ senkrimaj aŭ plenvirtaj kaj de la herooj […], paca kaj bela regiono, plena je herbejoj, boskoj, sunlumo, kaj freŝa aero [3]. SIN:paradizo1VD:Edeno
angle:
Elysium
ĉeĥe:
ráj
france:
Élysée
germane:
Elysium, Walhalla
hispane:
Elíseo
hungare:
Elízium
japane:
エリジウム, エリュシオン, 極楽 [ごくらく], 至福の理想郷 [しふくのりそうきょう]
nederlande:
Elysium
portugale:
Eliseu, Elísio
ruse:
элизиум
slovake:
raj, sídlo blažených

administraj notoj