3erotik/a FK , erot/a PIV1

erotika, erota(malofte)

1.
BELE (pri literatura verko) Priama, temanta pri la amo: erotika versaĵo, poemo; la pritrakto de seksaj aŭ erotikaj temoj ne kongruas kun la tiutempaj regantaj tabuoj [1].
2.
Esprimanta seksan volupton: en la antikvaj Hindaj poemoj Lombroso ne trovis eĉ postesignon de kiso erotika FK ; amindumado aŭ seksuma aŭ erotika [2]; la vualo mem, do estas […] kap-vestaĵo kaj romantika, eĉ erotika, allogaĵo, kies aspekton ambaŭ seksoj plezure ĝuas [3]; li komencis rapidigi la pason de la tedaj horoj […] per fantazioj en kiuj fraŭlino Firĥsen rolis vive kaj erote [4]; post renkontiĝo de viro kaj virino en neĝokovrita arbaro, la rakonto finiĝas per kvazaŭ erota rigardo [5].
1. Monato, Donald Broadribb: Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj, 2004
2. Monato, Armando Zecchin: Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?, 2006
3. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika, 2007
4. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
5. M. de Seabra: Ametoso, Literatura Foiro, 1998-12
angle:
erotic
beloruse:
эратычны
ĉeĥe:
erotický
ĉine:
艳情 [yànqíng], 艳情 [yànqíng]
france:
érotique
germane:
erotisch
hispane:
erótico
hungare:
erotikus, szerelmi
japane:
性愛の [せいあいの], 官能的な [かんのうてきな], エロチックな
pole:
erotyczny
portugale:
erótico
ruse:
эротический
slovake:
zmyselný, ľúbostný
svede:
erotisk
tokipone:
unpa
ukraine:
еротичний, чуттєвий, почуттєвий, плотський

erotiko

Sublimigita seksa volupto; ama pasio: la poeto ankaŭ meditas pri la propra intimeco […] kaj foje ankaŭ iom tanĝe tuŝas amon kaj mildan erotikon [6]; la premiita romano „Grandaj mamoj kaj larĝaj koksoj“ estis kritikata pro erotiko [7].
beloruse:
эротыка
ĉine:
情色 [qíngsè], 性感 [xìnggǎn]
germane:
Erotik
japane:
性愛 [せいあい], 恋愛詩 [れんあいし]
ukraine:
еротика, чуттєвість

erotiki, eroti

(malofte)
Senti amoremon al...: li erotas al knaboj [8].
8. E. de Zilah: Vivi sur barko, 1994
angle:
desire
beloruse:
адчуваць цягу (эратычную)
france:
avoir le béguin pour, désirer (sexuellement)
germane:
begehren

administraj notoj