1etik/o

etiko

1.
FIL Branĉo de filozofio, kiu temas pri homaj volo kaj ago, de norma vidpunkto: bedaŭrinde la tekniko progresas pli rapide ol la etiko; paralele kun grandaj perloj de filozofio kaj etiko tie troviĝas ankaŭ senvaloraj almiksaĵoj [1].
2.
Aro de moralaj principoj de individuo aŭ grupo: la kristana etiko; ilia literaturo […] havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia [2]; kun alikredaj homoj agu laŭ etiko neŭtrale-homa kaj helpema [3].
1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
3. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
angle:
ethics
beloruse:
этыка
bulgare:
етика
ĉeĥe:
etika, mravouka, mravověda
ĉine:
伦理 [lúnlǐ]
france:
éthique (subst.)
germane:
Ethik 1. Ethik, Sittenlehre 2. Ethik, Sitte
hispane:
ética
hungare:
etika, erkölcstan
japane:
倫理学 [りんりがく], 倫理 [りんり]
nederlande:
ethiek
pole:
etyka
portugale:
ética
ruse:
этика
slovake:
etika, mravoveda
ukraine:
етика

etika

1.
Koncernanta etikon: malfacile estas harmoniigi la etikajn principojn kun la bezonoj de la realo [4]; religie etikaj demandoj [5]; la verkoj de la grandaj instruintoj de la homaro pri […] la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn [6].
2.
Morale bona: etika faro; malpli etika ekzemplo estas tiu de la printiloj, kiuj ofte estas malmultekostaj, sed bezonas inkon tiel multekostan, ke oni parolas pri la „nigra oro“ [7].
4. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 12
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
7. Monato, Lode Van de Velde kaj Roland Rotsaert: Konsumantoj agitiĝas kaj konsciiĝas, 2014
angle:
ethical
beloruse:
этычны
bulgare:
нравствен 1. етичен
ĉeĥe:
etický, mravní
ĉine:
人种 [rénzhǒng], 民族 [mínzú]
france:
1. éthique (adj.) 2. moral (moralement bon)
germane:
ethisch, sittlich, moralisch
hispane:
ético
hungare:
1. etikai 2. etikus
japane:
倫理学の [りんりがくの], 倫理的な [りんりてきな]
nederlande:
ethisch
pole:
1. etyczny 2. etyczny, moralny, moralnie poprawny
portugale:
1. ético
ruse:
1. этический, нравственный 2. этичный
slovake:
etický, mravný
ukraine:
етичний, моральний

administraj notoj