etim/o PIV1

etimo

LIN
Devena aliforma aŭ alisenca stato de vorto kontraste al pli posta: la etnolingvaj etimoj estas alprenitaj en la plej konvena formo kaj ricevas Esperantajn gramatikajn finaĵojn [1]; troviĝas la historio de 15 081 Esperanto-vortoj, iliaj devenoj de unua-, dua-, tria-grada etimo ĝis praa radiko, kaj disiroj ekde tiu radiko [2]; alivorte, institucio ne havas sekson, kaj ĝia nomo havas nur la gramatikan genron, kiu fontas de ĝia etimo [3]; aparte interesas min la hindeŭropaj etimoj kaj ilia ĉeesto en la diversaj branĉlingvoj [4]; kio okazis al la etimo sanskrita pitr (patro) en la slavaj lingvoj [5]? VD:etimologio2, pruntvorto
1. Bernard Golden: Propono por elimini la lingvokaoson en Eŭropa Unio, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 34a
2. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
3. Monato, Genroj En La Franca: Sinjorino „Le secrétaire“ (la sekretario)
4. Monato, Breandan O'Mearain: Hindeŭropaj etimoj, 2004
5. Monato, Breandan O'Mearain: Hindeŭropaj etimoj, 2004
angle:
etymon
beloruse:
этымон
ĉeĥe:
etymon, původní základ slova
france:
étymon
germane:
Etymon
hungare:
etimon
japane:
原義 [げんぎ], 原形 [げんけい]
katalune:
ètim
pole:
rdzeń (językowy)
portugale:
étimo
ruse:
этимон
slovake:
etymón, pôvodný základ slova
ukraine:
етимон, первісне значення слова

administraj notoj