eŭtanazi/o PIV1

eŭtanazio

1.
MEDJUR Subteno pasiva aŭ aktiva de laŭeble nesuferiga morto al paciento suferanta pro doloriga kaj nekuracebla malsano: Canuto lekciis pri pluraj juraj kaj jurmedicinaj problemoj, interalie pri eŭtanazio [1]; la propono priskribis sistemon de volonta eŭtanazio administrata de kuracisto post konsento de du aliaj kuracistoj, kaj post psikiatria taksado, konsilado kaj pripensado de la petinto [2]; en Usono granda plimulto de la kuracistoj rifuzas favori ies morton, inkluzive de la okazoj pri eŭtanazio, pro motivoj de konscienco [3].
2.
HIS Kaŝnomo uzita de la nazioj por sistema murdado de handikapitoj kaj malsanuloj: en 1941 la germanaj nazioj leĝigis la eŭtanazion por la personoj „en vegeta stato“ [4].
angle:
1. euthanasia, assisted dying
ĉine:
1. 安乐死 [ānlèsǐ]
germane:
1. Euthanasie, Sterbehilfe 2. Euthanasie

administraj notoj