*farun/o PV

*faruno

KUI Muelaĵo el grenoj, post apartigo de brano: delikata tritika faruno [1]; sojofaruno [2]; fratino kuiris kaĉon el akvo kaj sekalfaruno kaj ni manĝis [3]; se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi estu macokukoj el plej bona faruno [4]; sur la maro la kuiristo devas povoscii helpi al si [je provizo] de peklita viando, kaj de ŝima faruno [5]; faboj, pizoj, lentoj, kiel ankaŭ la faruno el ili [6]; montanino scias kuiri frandaĵojn, uzante […] abrikotojn, safranon, sovaĝan zingibron kaj avenan farunon [7]; ni ne plu zorgis pri ĉiutaga pano, amara sorgofaruno ja estis historiaĵo [8]; ordinara familio ĉiutage manĝas tortiljon bakitan el maiz-faruno [9]; kazea bulo estas miksaĵo el faruno kaj kazeo [10]; [ili] uzis kiel aldonan proteinan nutraĵon al bestoj nesufiĉe desinfektitajn ostodevenan farunon kaj viandajn restaĵojn, fabrikitajn el kadavroj de ŝafoj [11]; muso satiĝis, faruno malboniĝis PrV .
angle:
flour, meal
beloruse:
мука
bulgare:
брашно
ĉeĥe:
mouka
ĉine:
面儿 [miànr], 面粉 [miànfěn]
france:
farine
germane:
Mehl
hispane:
harina
hungare:
liszt
indonezie:
tepung
japane:
[こな], 小麦粉 [こむぎこ]
nederlande:
meel
perse:
آرد
pole:
mąka
portugale:
farinha
ruse:
мука
svede:
mjöl
tibete:
གྲོ་ཞིབ་
turke:
un
ukraine:
борошно, мука

farunaĵo

KUI Faruna manĝaĵo: bakaĵo kaj farunaĵo de diversaj specoj [12]; la kazea bulo ne estas flava ŝtonero, sed farunaĵo, kiu estas manĝebla [13]; oni preparas manĝaĵojn: kukurban supon, terpoman gulaŝon, farunaĵojn [14].
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, DEKKVARA ĈAPITRO
14. Monato, Walter Klag: Urbo kukurba, 2013
angle:
baked good, pastry
beloruse:
мучны выраб
ĉine:
面食 [miànshí]
germane:
Mehlspeise
hungare:
tészta (lisztes étel)
japane:
[かゆ], 穀粉で作った食物 [こくふんでつくったしょくもつ]
nederlande:
meelspijs
perse:
فرنی
pole:
potrawa mączna
ruse:
мучное (кушанье)
ukraine:
борошняна/мучна страва, страва з тіста

faruni

KUI Kovri ion (ekz. rostaĵon) per faruno.
angle:
to flour, dredge (cooking)
beloruse:
ацярушваць мукой, асыпаць мукой
pole:
oprószyć mąką, wytarzać w mące, obtoczyć w mące

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.