faŝist/o
faŝisto
- Adepto de faŝismo: post 1933, kiam en Germanio ekregis faŝistoj, la librovendejo iĝis renkontiĝloko por rifuĝintaj artistoj [1]; en 1940 la italaj faŝistoj de Mussolini invadis Grekion el teritorio, jam okupita de ili en Albanio [2]; neniu kondamnis Parizon pro elektosukcesoj de faŝisto Le Pen, neniu havis zorgojn pro Svislando, kie dekstregulo en parlamentaj elektoj akiris fortan subtenon de la civitanoj, famaj pro demokrateco [3].
1.
Monato, Antanas Grincevičius: Helene Holzman
2. Monato, Bardhyl Selimi: Kaj la prezidanto vane atendis
3. Monato, Stefan Maul: https://www.steloj.de/esperanto/monato2/006915.html
2. Monato, Bardhyl Selimi: Kaj la prezidanto vane atendis
3. Monato, Stefan Maul: https://www.steloj.de/esperanto/monato2/006915.html
- angle:
- fascist
- beloruse:
- фашыст
- france:
- fasciste
- germane:
- Faschist
- hispane:
- fascista
- hungare:
- fasiszta
- katalune:
- feixista
- nederlande:
- fascist
- pole:
- faszysta
- portugale:
- fascista
- ruse:
- фашист
- ukraine:
- фашист
kontraŭfaŝisto
-
Homo malsubtenanta faŝismon:
Pau Casals estas por la katalunoj ne nur unu el la plej grandaj muzikistoj de
nia tempo, sed ankaŭ elstara kontraŭfaŝisto, pacbatalanto kaj defendanto de
la rajtoj de la kataluna popolo
[4].
antifaŝisto
4.
Monato, Ferriol Macip i Bonet: Casals hispanigita
- angle:
- antifascist
- beloruse:
- антыфашыст
- germane:
- Antifaschist
- nederlande:
- antifascist
administraj notoj
kontraŭ~o
:
Mankas dua fontindiko.