*fianĉ/o PV

*fianĉo

1.
GEN Edziĝonto; viro havanta fianĉon1 aŭ fianĉinon1: fianĉo kaj fianĉino estas gefianĉoj.
2.
Edzigebla viro; viro serĉanta fianĉon aŭ fianĉinon: multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas PrV .
angle:
1. fiance, fiancé
bulgare:
годеник
france:
1. fiancé
germane:
Verlobter
hispane:
1. prometido, novio 2. hombre casadero, pretendiente
hungare:
1. vőlegény 2. házasulandó legény
ide:
fiancitulo
itale:
1. fidanzato
katalune:
1. promés, xicot 2. casador
nederlande:
verloofde (ma.)
pole:
1. narzeczony 2. kawaler do wzięcia
portugale:
noivo, nubente
ruse:
жених

*fianĉino [1]

1.
GEN Edziniĝonto; virino havanta fianĉon1 aŭ fianĉinon1: en la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino [2]; kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino! [3].
2.
Edzinigebla virino; virino serĉanta fianĉon aŭ fianĉinon: sian edzinon Malanja'n, kiu fraŭline estis la plej riĉa kaj plej bela fianĉino en la tula vilaĝo, li amis pasie [4].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -in'
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 4:10
4. A. Edelmann, trad. I. Kaminski: La forgesita pipo, Fundamenta Krestomatio, 1904
angle:
1. fiancee, fiancée
bulgare:
годеница
france:
1. fiancée
germane:
Verlobte
hispane:
1. prometida, novia 2. mujer casadera
hungare:
eladó lány 1. menyasszony
ide:
fiancitino
itale:
1. fidanzata
katalune:
1. promesa, xicota 2. (noia) núbil
nederlande:
verloofde (vr.)
pole:
1. narzeczona 2. panna na wydaniu
ruse:
невеста
tibete:
ཆང་ས་རྒྱག་ཡག་གི་མཛའ་གྲོགས་

fianĉigi, fianĉinigi

(tr)
GEN Fari iun fianĉo aŭ fianĉino: la patro fianĉigis sian filon.
angle:
affiance, betroth
bulgare:
сгодявам
france:
fiancer
germane:
verloben
hispane:
prometer en matrimonio
hungare:
eljegyez
ide:
fiancar
itale:
fidanzare, promettere in sposo/a
katalune:
prometre (la mà)
nederlande:
verloven
ruse:
обручить

fianĉiĝi, fianĉiniĝi

(ntr)
GEN Promesi edziĝi aŭ edziniĝi al iu: fianĉiĝi kun iu.
angle:
get engaged, become engaged
bulgare:
се ангажирам
france:
se fiancer
germane:
sich verloben
hispane:
prometerse en matrimonio
hungare:
eljegyzi magát
ide:
fianceskar
itale:
fidanzarsi
katalune:
prometre's
nederlande:
zich verloven
pole:
zaręczać się
ruse:
обручиться

fianĉiĝo, fianĉiniĝo, gefianĉiĝo

GEN Solena promeso por edziĝi aŭ edziniĝi al iu, ordinare farita dum festo: oni asertis, ke li tuj edziĝos, kaj ke oni tiam festas lian fianĉiĝon [5].
5. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 146
angle:
engagement, betrothal
bulgare:
ангажимент
france:
fiançailles
germane:
Verlobung
hispane:
compromiso
ide:
fianco
nederlande:
verloving
pole:
zaręczyny

administraj notoj

~igi, ~inigi: Mankas dua fontindiko.
~igi, ~inigi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi, ~iniĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi, ~iniĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.