flaŭn/o

flaŭno

KUI Laktaĵo kies bazaj ingrediencoj konsistas el ovoj, sukero kaj lakto kaj al kiu estas ofte aldonita spicaĵo por kuko kiel ekzemple vanilo; bolbane varmigita por eviti demetaĵon de likvo funde de la flaŭno: la pladoj, falsaj pudingoj, kies ĉefa ingredienco estas lakto estu nomitaj flaŭnoj [1]. SIN:pudingo2

flaŭno
CC BY-SA 2.5  [2]
beloruse:
флан
ĉine:
布丁 [bùdīng]
france:
flan, crème, entremets
germane:
Flan, Pudding
ukraine:
тістечко з кремом

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.