flaŭr/o SPV

flaŭro  

(malofte)
1.  
BOT Vegetaĵaro1: sur la sudaj deklivoj depende de alteco la flaŭro ege ŝanĝiĝas [1].
2.
Speciaro de bakterioj vivantaj en komuna loko, ekz. regiono de korpo: haŭtflaŭro, intestflaŭro; tiuj ĉi brunruĝaj bierspecoj estas la rezulto de unika procedo de miksita fermentado ― kombino de alta fermentado kaj bakteria flaŭro [2].
Rim.:Tiu ĉi uzo de la termino devenas el historia, sed ne plu aktuala, klasifikado de bakterioj kiel plantoj.
3.
TIP Kataloga verko priskribanta la vegetaĵaron de regiono: Rafinesk (Rafinesque), en sia „Nova Flaŭro de Norda Ameriko“ ... skribis ĉi tiel: „Ĉiuj specioj eble iam estis variaĵoj“ [3].
angle:
flora
beloruse:
флёра, расьліннасьць
france:
flore
germane:
Flora, Pflanzenwelt
hungare:
flóra, növényzet, növényvilág
nederlande:
flora
portugale:
flora
ruse:
флора, растительность

administraj notoj