flot/o PV

floto

1.  
MIL Aro da eskadroj sub la komando de admiralo: 1941, 26. mar. italaj homekipitaj torpedoj atakis la britan floton en Kreto [1]; floto aŭ militŝiparo estas granda militformacio de militŝipoj, kiu estas kontrolata kaj estrata de unu militestro kaj la plej granda formacio en ajna mararmeo [2].
2.  
MAR Ŝiparo 2.a: la komerca norvega floto; tinuskaptista floto [3]; la greka floto respondecas pri proksimume 16 procentoj de la tunaro de la mondo [kaj tial estas] nuntempe la plej granda ununura internacia komercfloto en la mondo [4].
angle:
fleet
beloruse:
флот
ĉeĥe:
flota, loďstvo
france:
1. flotte (ensemble de navires militaires engagés dans une opération) 2. flotte (ensemble de tous les navires)
germane:
Flotte
hispane:
flota
itale:
flotta
nederlande:
vloot
perse:
ناوگان
portugale:
frota, armada, marinha
ruse:
флот
slovake:
flotila, loďstvo

aerofloto, aerfloto  

AVI La tuta aviadilaro de unu lando aŭ komerca entrepreno; aviadilaro uzata en milito por atako: li reiris al la kabano, kie li trovis sesopon da ne-flugantaj aerflotanoj, kiuj sidis sur litoj [5]; februaro de 1945 flugatako de usona aerofloto [6].
5. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
6. Vikipedio, Prago
beloruse:
паветраны флот, аэрафлот
ĉeĥe:
letecká flotila
france:
flotte aérienne
germane:
Luftflotte
hebree:
צי אוויר
hispane:
flota aérea
itale:
flotta aerea
nederlande:
luchtvloot
perse:
ناوگان هوایی
ruse:
воздушный флот, аэрофлот
slovake:
letecká flotila

administraj notoj

pri ~o:
    En la franca "flotte" havas du pliajn sencojn:
    (1) La tuta milita sxiparo
    (2) (f) Mararmeo
    [MB]
  
pri aero~o, aer~o:
    La difino ne kongruas kun tiu de PIV. Pri kia
    aviadilaro temus? La komerca aux la milita? Cxu
    havas sencon paroli pri la komerca aviadilaro
    de iu lando ? Cetere la vorto
    ne aspektas tre uzata. La guglaj ekzemploj montras, ke
    oni povus uzi "aviadilaro", aux "milita aviadilaro"
    anstatauxe. [MB]
  
pri aero~o, aer~o:
    Disigi sencojn militan kaj komercan...