fragmit/o PVEF
fragmito
Kano
kreskanta en marĉoj kaj ĉe lagoj, uzata por fari matojn,
tegi tegmentojn ktp;
genro
el familio poacoj
(Phragmites):
ili faros bongustajn bulojn el la nekuiritaj hordeaj grenoj, kaj metos la bulojn
sur fragmitajn tigojn
[1];
la marĉoj prezentas mirigan mozaikon […] el fragmitoj, kie akvo kaj
ĉielo najbaras
[2];
la loĝantoj scipovas profiti naturajn rimedojn,
[…] tegmentante siajn domojn per fragmitaĵoj
[3];
ĉu la fragmitoj rekreskos en la venonta jaro? ĉu la ruĝvertaj
gruoj reflugos ĉi tien?
[4].
1.
Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Du
2. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 2013
3. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 2013
4. -: Ĉu ruĝvertaj gruoj..., 2004-11-15
2. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 2013
3. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 2013
4. -: Ĉu ruĝvertaj gruoj..., 2004-11-15
- beloruse:
- трысьнёг, трысьцё
- ĉeĥe:
- rákos, třtina
- ĉine:
- 芦笛 [lúdí], 茅草 [máocǎo], 香蒲 [xiāngpú]
- france:
- roseau (phragmite)
- germane:
- Schilf
- hungare:
- nád
- japane:
- ヨシ, アシ
- latinece:
- Phragmites
- nederlande:
- riet
- pole:
- trzcina pospolita
- portugale:
- fragmente
- ruse:
- тростник
- slovake:
- trsť obyčajná
- ukraine:
- очерет
fragmitejo
- Loko, kie fragmitoj abunde kreskas: malprofundaj lagetoj kaj fragmitejoj akompane kun birdoj – vera spektaklo de la naturo [5]; [la] Granda botaŭro […] dumtage kaŝas sin en fragmitejoj, densaj marĉoj [6].
5.
Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 2013
6. Vikipedio, Granda botaŭro
7. Botaurus stellaris, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schwielowsee-Schilfrohrguertel-01.jpg
6. Vikipedio, Granda botaŭro
7. Botaurus stellaris, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schwielowsee-Schilfrohrguertel-01.jpg
- angle:
- reed bed
- beloruse:
- тапнякі, плаўні
- ĉine:
- 芦苇丛 [lúwěicóng]
- france:
- roselière
- germane:
- Röhricht
- pole:
- trzcinowisko
- ruse:
- пла́вни
- ukraine:
- пла́вні
administraj notoj
~ejo
:
Mankas verkindiko en fonto.