fraktal/o

fraktalo

MAT
Geometria strukturo, kies partoj havas similajn trajtojn kiel la tuto, ekz-e neĝero, marbordo: la aro de Mandelbrot estas fraktalo en la kompleksa ebeno […] unu el la ekzemploj en la teorio de kaoso [1]; de nun ni ludu per fraktaloj […], ni desegnu arabeskojn [2].
1. Vikipedio, Aro de Mandelbrot
2. Jorge Camacho: Motivoj por ne kabei, Trapezoj, Beletra Almanako 19
angle:
fractal
ĉine:
分形 [fēnxíng], 碎形 [suìxíng], 分数维几何 [fēnshùwéijīhé]
france:
fractale
germane:
Fraktal
ruse:
фрактал

administraj notoj