frenul/o
frenulo 

- Histofaldeto, ordinare de mukozo, kiu limigas la movojn de movebla organo en la korpo: langa, prepucia, klitora frenulo la areo sur la malsupra flanko de la peniso, kie la prepucio estas fiksita, estas nomita la prepucia frenulo [1]; la lango estas la plej movebla organo, kies movoj estas tamen limigataj de ĝia langa frenulo lokata sube [2].
- angle:
- frenulum
- germane:
- Frenulum, Bändchen (Zunge, Penis)
- hispane:
- frenillo
- nederlande:
- toompje