2fresk/o JED

fresko

BELA Murpentraĵo per akvaj koloriloj sur freŝa stukaĵo: konserviĝis kelkloke freskoj de la deksepa jarcento [1]; en la kastelo […] li pentris freskojn [2]; en unu […] pavilono oni povas trarigardi imponajn freskojn de la aŭstria rokoko-pentristo Johann Bergl [3]; la antikvaj ĉinaj freskoj klasifikiĝas en kvar grupojn: la hala, hipogea, kaverna kaj templa [4].
1. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 3a, p. 21a
2. Paul Bennemann: La Vendreda Klubo, gutenberg.org
3. Monato, Evgeni Georgiev: Serĉi la perditan paradizon
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, El Ĉinio
angle:
fresco
beloruse:
фрэска
ĉeĥe:
fresko
ĉine:
湿壁画 [shībìhuà]
france:
fresque
germane:
Freske, Fresko
hispane:
pintura al fresco
hungare:
freskó
japane:
フレスコ画 [フレスコが]
katalune:
fresc (mural)
nederlande:
fresco
perse:
دیوارنگاره، فرسک
pole:
fresk
portugale:
afresco, fresco
ruse:
фреска
slovake:
freska
svede:
fresk
ukraine:
фреска, фресковий живопис

administraj notoj