fulik/o

fuliko

ZOO
Genro el familio raledoj (Fulica), kiu vivas apud marĉoj: fulikoj estas akvaj birdoj sufiĉe disvastiĝintaj en Eŭropo [1]; sur Suĥoj ni kalkulis ĉ. 70 cignojn kaj 120 fulikojn [2]; fulikoj kaj anasoj sulkis la kanalon fronte sub la fenestro [3].

fuliko sur Tamiso (Fulica atra)
PD  [4]
SUP:akvokokoVD:galinulo
1. Monato, Roberto Pigro: Subakva spiono, 2012
2. La Ondo de Esperanto, Czesław Baranowski: Kalkuli birdojn Kristnaske
3. István Ertl: La nekaptebla os', Monato, jaro 1999a, numero 12a, p. 21a
4. R H Walpole, Rhw66: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Eurasian_Coot_on_the_Thames.jpg
angle:
coot
beloruse:
лыска
ĉeĥe:
lyska
france:
foulque
germane:
Blässhuhn, Blessralle
hungare:
szárcsa
japane:
オオバン
latinece:
Fulica
nederlande:
koet
pole:
łyska
portugale:
fúlica, carqueja, galeirão
ruse:
лысуха
slovake:
lyska
ukraine:
лиска

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.