gabardin/o SPV

gabardino

TEKS Solida ŝtofo, speco de serĝo katuna aŭ alia, kun oblikva reliefo, taŭga por surtutoj: la viroj de Kazaĥ-nacio ... ŝatas kordurojon, drapon kaj gabardinon de nigra au kaŝtana koloro [1].
1. -: Nacimalplimultoj de Ĉinio, El Popola Ĉinio, [2009]
angle:
gabardine
beloruse:
габардзін
ĉeĥe:
gabardén
france:
gabardine
hispane:
gabardina
japane:
ギャバジン
slovake:
gabardén
ukraine:
габардин

administraj notoj