galvanometr/o Z

galvanometro  

ELE
Aparato por mezuri la intensecon de malfortaj elektraj kurentoj kaj montri ilian direkton per devio de magneta montrilo: en la nord- kaj sudorientaj ĉambroj de ĉiuj etaĝoj ekzistis galvanometro, kiu denuncu rekte al la hejtisto anomalion de la ĉambrotemperaturo [1]; maldekstre vi vidas la „radiokonduktoron“, ĝi estas konektita serie al la pilo kaj al la galvanometro […] kiam ekzistas en la ĉirkaŭaĵo de la detektoro elektromagnetaj ondoj la indikilo devias dekstren aŭ maldekstren [2].
beloruse:
гальваномэтар
ĉeĥe:
galvanometr
france:
galvanomètre
germane:
Galvanometer
greke:
γαλβανόμετρο
hispane:
galvanómetro
hungare:
galvanométer
katalune:
galvanòmetre
nederlande:
galvanometer
perse:
گالوانومتر
portugale:
galvanômetro
ruse:
гальванометр
slovake:
galvanometer

administraj notoj