*generaci/o UV
*generacio
- 1.
Tuto de proksimume samaĝaj vivuloj, naskitaj en sama
tempodaŭro, plenkreskaj en sama epoko:
la juna generacio
[1];
la venontaj generacioj
[2];
la interesoj kaj komunikiloj de la junularo ŝanĝiĝas de generacio al generacio
[3];
[Esperanto] travivis jam tutan homan generacion
[4];
inter la unua kaj la dua generacioj de jugoslaviaj verkistoj ne ekzistas hiato
[5];
kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio
[6];
Jozef vidis ĉe Efraim infanojn ĝis la tria generacio
[7];
mi aŭdis terurajn rakontojn pri tio, kiel parto de mia familio, en la generacio de
miaj avo kaj patro, estis ekstermitaj de la turkoj
[8];
la sama dancado, […] kaj la sama endormiĝo […] ripetiĝadis
en ĉiuj generacioj de la unutagaj muŝoj
[9];
riĉeco ne daŭras eterne, kaj krono ne restas
por ĉiuj generacioj
[10].
- 2.
- (figure)
Tuto de samepokaj, samteĥnikaj iloj,
kontraste al antaŭaj aŭ postaj aliecaj:
la triageneracia sistemo de telekomunikado estis sukcese
farita
[11];
post kelkaj jaroj la tekniko atingis pli altan nivelon
kaj liveris kompostilojn de la dua generacio
[12].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kiel la esperantistoj povas denove avangardi?
4. L. L. Zamenhof: Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków, 1912
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:6
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 50:23
8. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 15
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:24
11. -: 10 gravaj scienc-teknikaj atingoj, [2004]
12. P. Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, jaro 2004a, numero 5a, p. 8a

- angle:
- generation
- beloruse:
- пакаленьне
- ĉeĥe:
- generace, pokolení
- ĉine:
- 世代 [shìdài], 輩 [bèi], 曹 [cáo]
- france:
- génération (tranche d'âge)
- germane:
- Generation
- hispane:
- generación
- hungare:
- nemzedék, generáció
- japane:
- 世代 [せだい], 同時代の人々 [どうじだいのひとびと]
- katalune:
- generació
- nederlande:
- generatie
- norvege:
- generasjon
- portugale:
- geração
- ruse:
- поколение
- slovake:
- generácia
- svede:
- generation
- turke:
- kuşak, nesil
- ukraine:
- покоління, ґенерація, потомство
generaciaro
-
La posteuloj generacio post generacio; genealogio2:
la generaciaro de la filoj de Noa
[13].
genealogia arbo
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 10:1
- germane:
- Geschlechterfolge, Genealogie
samgeneraciano, samgeneraciulo
Vivulo de proksimume sama nasko- kaj vivotempo, kiel alia:
li liste resumas kun felietonista malĝojo la nomojn
de siaj samgeneraciuloj tro frue mortintaj
[14].
14.
M. Proust, trad. P. Combot: Pri la legado, 1993
- beloruse:
- сучасьнік (аднаго пакаленьня)
- france:
- contemporain (de même génération)
- germane:
- Zeitgenosse
transgeneracia
-
Kiu transdoniĝas de generacio al sekva generacio,
trapasas generaciojn:
transgeneracia esplorado helpe de DNA-specimenoj
[15].
hereda2
15.
peranto:
Genoj malkaŝas devenon de homo, Esperanta Retradio, 2014-06-01
- beloruse:
- паміж пакаленьнямі
- france:
- transgénérationnel
- germane:
- generationsübergreifend, transgenerativ
- katalune:
- intergeneracional