geocentr/a PIV1
geocentra
(malofte)
Tercentra:
Ptolomeo, kreinto de la geocentra sistemo de la mondo
[1];
geocentra estas astronomia starpunkto, per kiu la latitudo de
astro estas rigardata kiel vidata ekde la centro de la tero
[2];
ekzistas du lingvaj ĉefteorioj frape analogiaj al la astronomiaj geocentra kaj
heliocentra
[3].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru tercentra.
1.
Pri
matematiko de Nikolao Kopernik, Eventoj
2. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „geocentra“, [2005?]
3. La kompromita kompromiso, Libera Folio
2. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „geocentra“, [2005?]
3. La kompromita kompromiso, Libera Folio
- angle:
- geocentric
- beloruse:
- геацэнтрычны
- ĉeĥe:
- geocentrický
- germane:
- geozentrisch
- katalune:
- geocèntric
- pole:
- geocentryczny
- slovake:
- geocentrický
- ukraine:
- геоцентричний
geocentrismo
(malofte)
Tercentrismo:
la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed de la aristotela
fiziko kiun li antaŭsupozis
[4];
la mondpercepto estis tiu de Ptolemeo, geocentrisma, en kiu la
Suno kaj ĉiuj planedoj sur sep niveloj kaj per perfektaj cirkloj
rivoluis ĉirkaŭ la Tero
[5].
4.
Vikipedio, Ptolemeo
5. M. Halvelik: La Signifo de Teilhard de Chardin por nia Tempo, Espero Katolika, 1985:10
5. M. Halvelik: La Signifo de Teilhard de Chardin por nia Tempo, Espero Katolika, 1985:10
- angle:
- geocentrism
- beloruse:
- геацэнтрызм
- ĉine:
- 地心說 [dìxīnshuō]
- germane:
- Geozentrismus
- katalune:
- geocentrisme
- pole:
- teoria geocentryczna