gist/o PV

gisto

1.
KUI Substanco entenanta gistofungojn, ofte en formo de pulvoro, pasto aŭ briketo, uzata por malkompaktigi paston en bakado aŭ por fermentigi bieron aŭ brandon: la farunon ŝutu en pelvon, premu en la mezo kavaĵon, tien metu la pecigitan giston [1]; la kombino de la spontanea gisto kun la ingrediencoj estigas al la Lambiko acidecan guston [2].
2.
BAK Ajna el diversaj unuĉelaj fungospecoj, kiuj plejparte reproduktiĝas nesekse per burĝonado aŭ divido, multaj el sakfungoj: aliaj virusoj kaj ĉiuj ĉelhavaj organismoj (bakterioj, ameboj, fungoj, gistoj, plantoj kaj animaloj) uzas DNA-on por konservi la genetikan informon [3]; nuntempe multaj sake-farejoj uzas sake-gistojn vendatajn por sake-farado, sed ankoraŭ ekzistas malmultaj, kiuj faras „Moto“n utiligante naturan giston ekzistantan en la aero [4].
1. Kukreceptoj, Germana Potkuko
2. Monato, Lode Van De Velde: Bierlando Belgio
3. Monato, VIVO: Riboj
4. hejmpaĝo pri sakeo, A.K. Izumibashi: Kiel fari sakeon
angle:
yeast
beloruse:
дрожджы
bulgare:
мая
ĉeĥe:
droždí, kvasinky, kvasnice
ĉine:
麥啤 [màipí], 麯 [qú], 麴 [qū], 糱 [niè], 酵 [jiào], 酴 [tú]
france:
levure
germane:
Hefe
hispane:
levadura
hungare:
élesztő
indonezie:
khamir, ragi
japane:
酵母 [こうぼ], イースト [いーすと], パン種 [パンだね]
katalune:
rent, llevat
nederlande:
gist
perse:
مخمّر
pole:
drożdże
portugale:
fermento
ruse:
дрожжи
slovake:
droždie, pivovarské kvasnice
svede:
jäst
turke:
maya mantarı
ukraine:
дріжджі, закваска

biergisto

BAK Gisto de la speco kiun oni trovas en bierfeĉo, uzata en fermentaĵoj por pan- kaj bier-farado (Saccharomyces cerevisiae): la aŭtenta napola pica maso konsistas el tritika faruno, natura napola gisto aŭ biergisto, salo kaj akvo [5].
beloruse:
піўныя дрожджы
ĉeĥe:
pivní kvasnice
france:
levure de bière
germane:
Bierhefe
hispane:
levadura de cerveza
hungare:
sörélesztő
japane:
ビール酵母 [ビールこうぼ]
katalune:
llevat de cervesa
latinece:
Saccharomyces cerevisiae
nederlande:
biergist
perse:
مخمّر آبجو
pole:
drożdże piwne
portugale:
levedura de cerveja
ruse:
пивные дрожжи
slovake:
pivovarské kvasnice
ukraine:
пивні дріжджі

administraj notoj