guir/o
guiro
Kubdevena muzikilo tradicie el kalabaso aŭ ligna
ŝelo kun reliefaj strioj, kiun oni skrapas per
bastoneto:
en la komponaĵo Guero de Helmut Lachenmann ... la
surfaco de la klavoj estas frotetata per la ungoj, imitante
tiel la guiron
[1];
„Amindaj“ daŭre kunigas la dancon, esperanton kaj
la kuban tradician muzikon ludatan per tradiciaj instrumentoj
kuba gitaro treso, kongaoj, bongoj, guajo, guiro
[2].
- beloruse:
- гуіра (муз. інструмэнт)
- france:
- güiro (instr. de musique)
- katalune:
- güiro