ĝel/o PIV1

ĝelo

KEM
Dispersaĵo de spongeca strukturo kies poroj estas plenigitaj de likvaĵo aŭ gaso: polivinilalkoholo […] donas al la ĝelo spongecan strukturon kun poroj kiuj mezuras nur centonajn milimetrojn, kaj […] polipirolo kiu povas absorbi multe da lumo kaj kiu donas la nigran koloron al la materialo [1]; lernantoj preparis la elektroforezan ĝelon, oni bezonas ĝin por vidi la rezulton de la PĈR [2]; disponeco de rimedoj tiaj kiaj hidroalkohola ĝelo kaj kirurgi-maskoj por la loĝantaro [3].
1. Ĝelo kiu igas rubakvon trinkebla, Esperanta Retradio, 2018-05-07
2. Mi vizitis DNA-laboratorion
3. Philippe Descamps : Medicino sub influo, Le Monde diplomatique en Esperanto, 11/2020
angle:
gel
ĉine:
凝胶 [níng jiāo], 凝膠 [níng jiāo]
france:
gel (matériau)
germane:
Gel
ruse:
гель

administraj notoj