*ĝerm/o PV

*ĝermo

1.
BOT Komenca formo de la embrio, reproduktonta vegetaĵon aŭ beston: ĝermo de pizo, kverko, haro; ĝermoj rapide elkreskis el la profunda grundo, ĉio, kio havis vivon, streĉiĝis supren [1]; ŝi rigardas la novajn arboĝermojn VRA ; diligente ni akvumis ilin, ĝis aperis la etaj verdaj ĝermoj [2]; ĝermoj de sojo [3]. VD:burĝono, ŝoso
2.
(figure) Komenca elemento de progresonta afero: la homo kaj la diablo intermiksas sian sangon, tio fariĝas ĉe la sesa glaso, kaj tiam abunde kreskas en ni ĉiuj malbonaj ĝermoj [4]; silente embuskantaj ĝermoj de krimoj Marta ; la ekĝermo de la kapitalismo Ret ; en la antikva greka filozofio troviĝis la ĝermoj de la ĉefaj, multe pli postaj, direktoj pri la formiĝo de la lingvo Ret ; kiajn mizerajn kabanaĉojn ili konstruas el koto kaj lignotabuloj, kiuj estas veraj fajroĝermoj VaK ; jam fariĝis ĝermo de nova religio de „homoj libere pensantaj“ EeP .
angle:
1. germ (initial form of the embryo) 2. germ (the origin of something)
beloruse:
зародак, завязь, парастак
ĉeĥe:
1. klíček, zárodek 2. zárodek
ĉine:
萌芽 [méngyá], 菌 [jūn], 芽体 [yátǐ]
france:
germe
germane:
Keim 2. Anlage
hispane:
germen
hungare:
csíra
itale:
germe
japane:
[はい], 芽 [め], 芽ばえ [めばえ], 兆し [きざし]
katalune:
germen
nederlande:
kiem
portugale:
germe
ruse:
зародыш, завязь, росток
tibete:
རྒྱས་
ukraine:
зав’язь, паросток, зародок

ĝermi

(ntr)
1.
Aperigi ĝermon komencante kreski: la semoj jam ĝermis; elĝermis el sub la neĝo blankaj floroj [5]; matene ĝi floras kaj ĝermas, vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas [6].
2.
(figure) Komenci disvolviĝi, formiĝi: frosta la nokto detruis burĝonon en ĝermo FK ! ni esperas, ke post nia foriro tiu semo potence ĝermos kaj kreskos, kaj en via lando nia afero baldaŭ havos siajn plej fervorajn kaj plej gravajn apostolojn [7]; nevenkebla obstineco […] ĝermis en la paĉja fileto [8]; neniu sento de ĵaluzeco povis ĝermi en la animo de tiu […] amema estaĵo ChL . VD:burĝoni2, ekaperi
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 90:6
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
angle:
germinate
beloruse:
1. зараджацца, прарастаць, пускаць парасткі 2. зараджацца, нараджацца
ĉeĥe:
1. klíčit, vzcházet 2. klíčit
ĉine:
出芽 [chūyá], 开始发育 [kāishǐfāyù], 菌 [jūn]
france:
germer
germane:
keimen, aufkeimen
hispane:
germinar
hungare:
csírázik, kicsírázik
itale:
1. germinare, spuntare (comune), germogliare 2. germinare, sbocciare (fig.), germogliare
japane:
発芽する [はつがする], 芽生える [めばえる], 兆す [きざす]
katalune:
1. germinar 2. sorgir, emergir
nederlande:
kiemen
portugale:
germinar
ruse:
зарождаться, пускать ростки, прорастать
ukraine:
зароджуватися, пускати паростки, проростати

administraj notoj