hadis/o, hadit/o NePiv

hadiso, hadito

ISL Raporto pri diroj kaj faroj de la profeto Mohamedo, parto de la sunao: sur la randoj de la tomboŝtono videblas […] instruaj sentencoj pri la agoj kaj eldiroj de profeto Mohameto (hadisoj) [1]; „Je la flanko de la profeto“, verko en Esperanto, kiu parte traktas pri hadisoj [2]; Al-Azhar instruas […] la islaman scion, kies koro estas la Korano, same kiel ĉion, kio al ĝi rilatas koncerne interpreto-metodojn, jurisprudencon, haditojn, lingvon kaj gramatikon [3]; haditoj estis transdonitaj dum generacioj [4].
Rim.: La esperantigo „hadiso“ estas preferinda, ĉar ĝuste tiel (hadis) asimilas la vorton la gravaj nacioj islamaj, en kies lingvoj samkiel en Esperanto mankas la sono [θ] (turka, uzbeka, tatara, bosna, la indoneziaj ...) kaj la lingvoj kiuj multe kontaktis kun la islamanaj (la bulgara, rusa, pola ...). [Sergio Pokrovskij]
1. A. Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, Monato, jaro 2006a, numero 8-9a, p. 20a
2. Monato, Gerrit Berveling: Islama universitato rekonita, 2011
3. E. W. Said, trad. J. Hasbun: La araba lingvo..., le Monde diplomatique, 2004-08
4. Vikipedio, artikolo „sunao“, 2005-01-31
angle:
hadith
beloruse:
хадыс
bulgare:
хадис
ĉeĥe:
hadíth
ĉine:
圣训 [shèngxùn]
france:
hadith
germane:
Hadith
hungare:
hadisz
indonezie:
hadis, hadits
itale:
hadith
katalune:
hadit
perse:
حدیث
pole:
hadis
portugale:
hadith
ruse:
хадис
slovake:
hadíth
turke:
hadis
ukraine:
гадит

administraj notoj