harnes/o PIV1
harneso
Parto de teksilo, per kiu oni alterne
levas kaj mallevas la varperojn:
kerno de la harneso estas la varperingoj, kiuj ĉirkaŭas la unuopajn varperojn,
ebligante ilin levadi kaj mallevadi; […]
ekzistas du specoj de harnesoj: harnesoj foliaj por malpli komplikaj plektoj kaj
harnesoj ĵakardaj por teksaĵoj komplike plektitaj (florumitaj)
[1].
Rim.: Sekvante la etimologion oni povus nomi tiun aranĝaĵon ankaŭ jungaĵo, jungilaro kaj la vertikalan ligon de unuopa varpero, jungilo. [Wolfram Diestel]
1.
Marie Bartovská: Tredo, tretado, ligo, Scienca Revuo, 1975 n-ro 116, artikolo 1079
- angle:
- harness
- germane:
- Schaftwerk (Webstuhl), Geschirr (Webstuhl), Harnisch (Webstuhl)
- ruse:
- ремизка
- svede:
- solvskaft