*haven/o PV
*haveno
↝ 
- 1.
↝
Nature aŭ arte ŝirmita loko ĉe bordo de maro aŭ
rivero, kie la ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian
enŝarĝadon kaj elŝarĝadon ktp:
milita, komerca haveno;
(frazaĵo)
feliĉe alveni ĉe la havenon
(sendifekte atingi la celon);
en la haveno de Hamburgo jare alvenas 600 000 konteneroj el Ĉinio
[1].
baseno,
digo,
rodo,
varfo.
- 2.
- (figure)
Rifuĝejo:
lia domo estis haveno por la persekutatoj;
serĉi ripozan havenon en monaĥejo;
vi ... ricevos sekuran havenon en niaj landoj
[2].
1.
S. Maul: Surprizo el ligna kesto, Monato, 2002:1, p. 21a2.
S. Maul: Trompitaj dizertintoj, Monato, 2000:12, p. 9a
- angle:
- harbor
- beloruse:
- гавань, порт
- bretone:
- 1. porzh (mor) 2. bodenn (repu), goudor (repu)
- bulgare:
- гара
- ĉeĥe:
- přístav
- france:
- feliĉe alveni ĉe la ~on:
arriver à bon port 1. port (mar.) 2. havre (refuge), port (refuge)
- germane:
- Hafen
- greke:
- λιμάνι
- hispane:
- puerto
- hungare:
- 1. kikötő 2. rév
- itale:
- porto
- nederlande:
- haven
- pole:
- port
- portugale:
- porto 2. abrigo (refúgio), refúgio
- ruse:
- гавань, порт
- slovake:
- prístav
- svede:
- hamn
- turke:
- liman
fiŝhaveno
Haveno aŭ parto de haveno kun instalaĵoj por fiŝkaptaj
ŝipoj:
la fiŝhavenoj estas multaj, precipe sude de Bretonio
[3].
3.
J. Ducloyer: Bretonio, Monato, 2000:2, p. 18a
- bretone:
- porzh pesketa
- france:
- port de pêche
- germane:
- Fischereihafen
- hungare:
- halászkikötő
- portugale:
- porto pesqueiro
- ruse:
- порт рыболовного флота, рыбачий порт
flughaveno
↝ 
Aerodromo kun
administrejoj,
riparejoj, doganejoj, aŭ ejoj por komercaĵoj kaj pasaĝeroj,
kiuj
faciligas intensan trafikon de grandaj avioj:
luita aŭto devis veturigi nin al la flughaveno
[4].
4.
J. de N. Marques: Vojaĝo al Ushuaia, Monato, 2002:2, p. 18a
- beloruse:
- аэрапорт
- bretone:
- aerborzh
- bulgare:
- аерогара, летище
- ĉeĥe:
- letiště
- france:
- aéroport
- germane:
- Flughafen
- hungare:
- légikikötő
- itale:
- aeroporto
- portugale:
- aeroporto
- ruse:
- аэропорт
- slovake:
- letisko
marhaveno 
Haveno kun aliro al maro, kontraste al rivera aŭ laga
haveno:
tie estas la nura marhaveno de la lando
[5].
5.
S. Zandandu Ntomono Zola: Ekonomio dum la
milito, Monato, 1999:3, p.
9a
- beloruse:
- марскі порт
- bretone:
- porzh-mor
- france:
- port de mer
- germane:
- Seehafen
- hungare:
- tengeri kikötő
- itale:
- porto di mare, porto marittimo
- portugale:
- porto marítimo
- ruse:
- морской порт