*heder/o

*hedero   Vikipedio

BOT
Genro el familio araliacoj (Hedera), grimpanta vegetaĵo, dediĉita de la antikvuloj al Bakuso. Ĝi alteniĝas per kroĉradiketoj al arboj kaj muroj, kiujn ĝi kovras per sia ĉiamverda foliaro: [la] hedero […] elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo [1]; la muroj de la preĝejo estis kreskokovritaj de plej bela hedero, kiu en vintro kaj en somero kovris la murojn simile al luksa tapiŝo [2]; vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita de hedero Marta ; hedero estas stranga arbo sen trunko [3].

folioj de hedero (Hedera helix)
angle:
ivy
beloruse:
плюшч
bretone:
iliav(enn)
bulgare:
бръшлян
france:
lierre
germane:
Efeu
hispane:
hiedra
hungare:
borostyán
itale:
edera
latinece:
Hedera
nederlande:
klimop
perse:
پاپتیال، عشقه
portugale:
hera, hedra
ruse:
плющ

administraj notoj