8heĝ/o PV

heĝo

HOR Densa vico de arbetoj, regule tondata, uzata kiel barilo: kaŝita malantaŭ densa heĝo troviĝas belega ĝardeno [1]; larĝa marmora ŝtuparo inter la ebriige aromaj rozheĝoj [2]; ĝardeno kun heĝoj perfekte tonditaj [3]; la sambuko [estas] tre ofte videbla arbo en la kamparheĝoj [4]; turfalkino[n], kiu rompetis al si flugilon, ni trovis […] en heĝo de nia ĝardeno [5]; hodiaŭ ni parolis trans la heĝo, kiam ni ambaŭ estis en la ĝardeno [6]; la neĝo kuŝis genuprofunde, kaj de la rozĝardeno restis nur nigraj dornheĝoj [7]. VD:arbetaro, bosko, vepro

larĝa heĝo inter du paŝtejoj
CC BY-SA 2.0  [8]
1. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
3. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
4. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
5. Monato, Walter, Renate, Irene, Stefan Klag: Birdo de la jaro
6. Monato, Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
8. David Lally, Geograph Britain and Ireland : https://commons.wikimedia.org/wiki/File:A_wide_hedge_-_geograph.org.uk_-_2362142.jpg
angle:
hedge
beloruse:
жывая загарадзь
bretone:
garzh
bulgare:
жив плет
ĉine:
[lì], 树篱 [shùlí], 柵籬 [zhàlí], 篱垣 [líyuán]
france:
haie
germane:
Hecke
hispane:
seto
hungare:
élő sövény, sövénykerítés
itale:
siepe
japane:
生け垣 [いけがき]
nederlande:
haag
perse:
پرچین، چپر
pole:
żywopłot
portugale:
cerca viva
ruse:
живая изгородь
ukraine:
живопліт

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.