hektograf/o SPV

hektografo

TIP Presmaŝineto populara komence de la 20a jarcento, kiu prenas kopion de originalo sur gelatenan surfacon, kaj per tiu preme produktas ekzemplerojn: ĉi tie estas malpermesate al privatuloj havi hektografon [1].
1. Czeslaw Kozlowski: Pri Esperanta gazetaro, La ondo de Esperanto, 1912, numero 5a
beloruse:
гектограф
ĉeĥe:
hektograf
france:
hectographe
itale:
poligrafo (tipografia)
japane:
こんにゃく版複写機 [こんにゃくはんふくしゃき]
portugale:
copiógrafo, hectógrafo
slovake:
hektograf
ukraine:
гектограф (копіювальний прилад)

hektografi

(tr)
Produkti ekzemplerojn de dokumento per hektografo: mi ellaboris la statutojn, hektografis kaj disdonis ilin [2].
2. R. I. Harris, N. Z. Maimon trad.: Intervjuo kun d-ro Zamenhof (fino), Zamenhof kiel cionisto, La nica literatura revuo, 6/4, numero 34a, p. 121a-127a
beloruse:
гектаграфаваць
france:
hectographier
itale:
poligrafare (tipografia)
japane:
こんにゃく版で刷る [こんにゃくはんでする]
ukraine:
гектографувати

administraj notoj