heterogen/a Z PV

heterogena

SCI De malsama naturo, de malsama deveno: heterogenaj ecoj, principoj; jam antaŭe en la parlamento en Strasburgo estis kun sep frakcioj pli da grupoj, ol en la plimulto de landaj parlamentoj, nun ĝi iĝos ankoraŭ pli heterogena [1]; kiam la portugala lingvo estis transportata de la unuaj koloni[…]antoj al Brazilo, ĝi […] eksterordinare riĉiĝis sub la influo de la indiĝenoj, la afrika kulturo de la antaŭaj sklavoj, la abundaj mirindaĵoj de la naturo, la inventemo kaj imago de la heterogena popolaro, kunigita kaj kune fandita en la krisolo de la nova nacio [2]; la sendependiga movado […] konsistis ĉefe el la Skota Nacia Partio, sed ankaŭ el verduloj, socialistoj, komunistoj kaj anoj de la Kampanjo por Nuklea Malarmado, ― postulis ĉi tiu heterogena alianco forigon de la brita-usona nuklea submarŝipa bazo en Skotlando [3]. ANT:homogenaVD:konsisto
1. Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, 2004
2. Monato, Garvan Makaj: Inspira antologio, 2008
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Ne al sendependiĝo, 2014
angle:
heterogeneous
beloruse:
гетэрагенны, разнародны, неаднародны
ĉeĥe:
heterogenní, různorodý
ĉine:
异质 [yìzhì], 异类 [yìlèi], 駁雜 [bózá]
france:
hétérogène
germane:
heterogen, ungleichartig, verschiedenartig
greke:
ετερογενής
hispane:
heterogéneo
hungare:
heterogén
itale:
eterogeneo
japane:
異質の [いしつの], 不均質の [ふきんしつの], 混成の [こんせいの]
nederlande:
heterogeen, ongelijksoortig
pole:
heterogenicny, różnorodny, niejednorodny
portugale:
heterogênio
ruse:
разнородный, гетерогенный
slovake:
nesúrodý, rôznorodý
ukraine:
гетерогенний, різнорідний

heterogeneco

Malhomogeneco: kio difinas la heterogenecon de io kunmetita, tio estas, ne la diversa origino de la eroj, sed ia misharmonio [4].
angle:
heterogeneity
beloruse:
гетэрагеннасьць, неадрароднасьць, разнароднасьць
ĉeĥe:
heterogenita, heterogennost, různorodost
ĉine:
异质性 [yìzhìxìng]
france:
hétérogénéité
germane:
Heterogenität, Verschiedenartigkeit, Unterschiedlichkeit
japane:
異質 [いしつ], 不均質 [ふきんしつ]
slovake:
heterogenita, rôznorodosť
ukraine:
гетерогенність, різнорідність

administraj notoj