heterotrof/a PIV1

heterotrofa

BIO Produktanta sian organikan substancon el aliaj organikaj substancoj: ĉar C. reinhardi estas laŭcirkonstance heterotrofa, estas eble krei vivpovajn mutaciitojn, kapablajn kreski nur per organika nutrado, ĉu en lumo, ĉu en mallumo [1].
1. Ralph A. Lewin, A. W. Frenkel: Difektita Aŭtotrofo de Mutaciita Chlamydomonas, Plant and Cell Physiol., 1960, 1, p. 327a—330a
beloruse:
 гетэратрофны
france:
 hétérotrophe
ukraine:
 гетеротрофний

heterotrofulo

BIO Vivaĵo, kiu produktas sian organikan substancon el aliaj organikaj substancoj disponeblaj en la viva medio, kontraste al aŭtotrofulo: vivulo, kies nutrado senpere (herbovoranto) aŭ pere (karnovoranto) de aliaj heterotrofuloj dependas de la unuavicaj produktantoj [2].
Rim.: Iuj tekstoj laŭ la angla uzo rigardas „heterotrofo“-n baza vorto por la vivaĵoj: difektita aŭtotrofo de mutaciita Chlamydomonas [3]. [ĵv]
2. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, artikolo konsumanto
3. Ralph A. Lewin, A. W. Frenkel: Difektita Aŭtotrofo de Mutaciita Chlamydomonas, Plant and Cell Physiol., 1960, 1, p. 327a—330a
beloruse:
 гетэратрофны арганізм, гетэратроф
france:
 organisme hétérotrophe

administraj notoj