hidroksid/o
hidroksido
↝ 
- Ĥemia kombinaĵo salsimila el metalo kaj jona grupo de oksigeno kaj hidrogeno ([OH]−): natria hidroksido (NaOH, ankaŭ nomata [kaŭstika] sodo) estas forta minerala bazo, tre akvosorba [1]; la elektrolito estas flueca maldens[ig]ita sulfuracido (H2SO4), aŭ ĉe la baztipa akumuliloj estas kalio-hidroksido (KOH) [2] .
- france:
- hydroxyde
- germane:
- Hydroxid