Ĥam/o

Ĥamo

BIB La dua filo de Noaĥo, la prapatro de multaj popoloj en la biblia mito: Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet [1]; Ĥam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere, kaj Noa vekiĝis de sia ebrieco, kaj li sciiĝis, kiel agis kun li lia pli juna filo, kaj li diris: malbenita estu Kanaan [2].
angle:
Ham
beloruse:
Хам
bulgare:
Хам
finne:
Haam
france:
Cham
germane:
Ham
hungare:
Hám, Kám
itale:
Cam
japane:
ハム [はむ]
katalune:
Cam
pole:
Cham
ruse:
Хам
ukraine:
Хам

ĥamido

Posteulo de Ĥamo; parolanto de „ĥamida lingvo“, t.e. neŝemida lingvo el la azia-afrika (= semida-ĥamida) lingvofamilio (lingvoj kopta, berbera, etiopa ktp): ili trovis paŝtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, ĉar el la Ĥamidoj estis tiuj, kiuj tie loĝis antaŭe [3].
angle:
Hamite
beloruse:
хаміт
finne:
Haamin jälkeläinen, haamilainen (subst.)
germane:
Hamite
hungare:
hamita
itale:
camita
katalune:
camita (subst.)
pole:
chamita
ruse:
хамит
ukraine:
хаміт

administraj notoj

ĥ~ido: Mankas dua fontindiko.