*ĥoler/o

*ĥolero

MED
Epidemia malsano, kiu netraktite post apero de simptomoj estas tre mortiga, karakterizata per gravaj intestaj malordoj, intensa malvarmiĝo kaj spasmaj kuntiriĝoj de membroj: la jura konsilisto supozis, ke la parolo estas pri la ĥolero [1]; oni parolis pri la ĥolero kaj pri la novaj rimedoj kontraŭ ĝi FK ; kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj rimedoj kontraŭ la ĥolero, la junulo interrompis lin kaj diris: — vi havas rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj, sed ĉu via scienco trovis jam ankaŭ efikajn rimedojn kontraŭ la plej nova malsano, kiu nun vastiĝas en la mondo — kontraŭ la esperantismo FK ? multaj el la ŝipoj, transportantaj elmigrantojn, vere estis „ĉerkoŝipoj”, ĉar sur ili mortis granda nombro de malriĉaj pasaĝeroj pro ĥolero kaj terure malbonaj vivkondiĉoj [2]; la striko […] koincidas kun ĥolero-epidemio en orientaj provincoj de Burundo [3]; dum la unua pandemio (1817-1823) ĥolero el Hindio disvastiĝis en Birmo, Ĉinio, Filipinoj, landoj de Afriko, poste atingis Japanion kaj eniris Rusion [4]; en 1883 Robert Koch evidentigis, ke la kaŭzo de ĥolero estas la bakterio Vibrio cholerae [5].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. Garbhan MacAoidh: Renaskiĝo de velŝipo Jeanie Johnson, Monato, 2004/05, p. 21
3. Jérémie Sabiyumva: Malsana servo, Monato, 2009/02, p. 12
4. Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto, Monato, 2010/08, p. 16
5. Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto, Monato, 2010/08, p. 16
angle:
cholera
beloruse:
халера
bulgare:
холера
ĉine:
[shā], 霍乱 [huòluàn], 虎列拉 [hǔlièlā], 虎烈拉 [hǔlièlā]
finne:
kolera
france:
choléra
germane:
Cholera
hebree:
חולירע, כולירה
hispane:
cólera
hungare:
kolera
indonezie:
kolera
itale:
colera
japane:
コレラ
katalune:
còlera
latinece:
cholera
nederlande:
cholera
norvege:
kolera
perse:
وبا
pole:
cholera
portugale:
cólera
ruse:
холера
slovake:
cholera
svede:
kolera
ukraine:
холера

administraj notoj