ĥolesterol/o, kolesterol/o

ĥolesterolo, kolesterolo

BIOKEM
Grasosimila substanco C27H45OH, uzata kiel konstrumaterialo en la korpoĉeloj de animaloj, produktata precipe en la hepato: troo da ĥolesterolo en la sango povas kaŭzi angiajn malsanojn; laŭ kuracnotoj vi havas tro altan sangopremon kaj altan nivelon de ĥolesterolo [1].
Rim.: La PIV-oj donas nur „kolesterolo“n, kaj sekve en la reala uzado troveblas nur ĉi tiu formo. Vd la argumentojn de J. Kavka [2], kial tio estas malbona por scienca nomenklaturo (eĉ se por derivado eksteresperanta). [Sergio Pokrovskij]
1. Mendo de pico en la jaro 2015, „Antaŭen“ 4:12. Julio 2004
2. J. Kavka: Pledo por ĥolesterolo, Prago 2.10.1994
angle:
cholesterol
beloruse:
халестэрын
bulgare:
холестерол
ĉeĥe:
cholesterol
ĉine:
胆固醇 [dǎngùchún]
france:
cholestérol
germane:
Cholesterin
hispane:
colesterol
itale:
colesterolo
japane:
コレステロール
katalune:
colesterol
nederlande:
cholesterol
norvege:
kolesterol
pole:
cholesterol, cholesteryna
portugale:
colesterol
ruse:
холестерин
ukraine:
холестерин

administraj notoj