idiolekt/o NePiv

idiolekto

LIN
Tuto da lingvaj apartaĵoj (vortoprovizaj, gramatikaj, frazeologiaj, fonetikaj) de parolmaniero propra al iu individuo: koncerne ĉiutagaĵojn Esperanto ofte montriĝas ne kiel idiomo unuece lernebla kaj senkonflikte instruebla sed kiel aro da idiolektoj aŭ grupolektoj [1]; Kaj ŝi uzas sian propran kutiman lingvon, kun kelkaj (tre malmultaj, sed tamen iuj) personaj propraĵoj, do sian propran idiolekton … kaj tio vere ne ŝokas min [2].
1. Gonçalo Neves: Reveno al Lisbono, Eldonejo Drako: Espinho, Portugalio, 2019. P.40
2. Petro Desmet’: Bela sonĝo de l’ homaro …Monato
angle:
idiolect
ĉeĥe:
idiolekt
france:
idiolecte
germane:
Idiolekt
pole:
idiolekt, język osobniczy
ruse:
идиолект

administraj notoj